Below is a snapshot of the Web page as it appeared on 3/31/2024 (the last time our crawler visited it). This is the version of the page that was used for ranking your search results. The page may have changed since we last cached it. To see what might have changed (without the highlights), go to the current page.
Bing is not responsible for the content of this page.
La urbo Mannheim [MANhajm] (en Esperanto Manhejmo) situas apud la kunfluejo de la riverojRejno kaj Nekaro. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia landoBaden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 315 554 loĝantojn. En la jaro 766 post Kristo kiel Mannenheim (hejmo de [la viro] Manno) unuafoje dokumente menciita, ĝi ekde 1607 rajtis nomi sin urbo. En la 17-a kaj 18-a jarcento la urbo (post du-foja detruo) estis rekonstruita en la formo de 136 rektanguloj. Ĝis nun la Manhejma urbocentro ne havas stratnomojn, sed ĉiu dombloko estas retrovebla per po unu litero kaj unu nombro.
En la urbo ekde la fino de la 19-a jarcento kontinue aktivis esperantistoj kaj ekzistis diversaj Esperanto-grupoj. Kutime ili proksime kunlaboris respektive kunlaboras kun la geografie tre proksimaj samcelaj grupoj en Ludwigshafen kaj Heidelberg. En la norda urboparto Käfertal estas strato nomata "Zamenhofstraße".