Friedrich Schiller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Schiller
Persona informo
Johann Christoph Friedrich von Schiller
Naskonomo Johann Christoph Friedrich Schiller
Naskiĝo 10-an de novembro 1759 (1759-11-10)
en Marbach am Neckar, duklando Virtembergo,  Sankta Romia Imperio
Morto 9-an de majo 1805 (1805-05-09) (45-jaraĝa)
en Vajmaro, Saksio-Vajmaro-Eisenach,  Sankta Romia Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Jacobsfriedhof Weimar vd
Religio luteranismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj francagermana vd
Ŝtataneco duklando VirtembergoSaksio-Vajmaro vd
Alma mater Karlo-lernejoFriedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Subskribo Friedrich Schiller
Familio
Patro Johann Kaspar Schiller vd
Patrino Elisabeth Dorothea Schiller vd
Gefratoj Christophine Reinwald vd
Edz(in)o Charlotte von Schiller vd
Infanoj Emilie von Gleichen-Rußwurm • Ernst von Schiller • Karl von Schiller • Caroline Junot vd
Parencoj Johann Friedrich Schiller vd
Profesio
Okupo poeto • filozofohistoriistobibliotekisto • kuracisto-verkisto • dramaturgo • romanisto • universitata instruisto • tradukistoĵurnalistoverkistokuracisto • armea kuracisto • aesthetician vd
Laborkampo poezioteatrofilozofiohistorioliteraturo vd
Aktiva dum 1789–1805 vd
Doktoreca konsilisto Johann Wolfgang Döbereiner vd
Verkado
Verkoj La rabistoj ❦
Don Carlos ❦
Wallenstein ❦
Mary Stuart ❦
Vilhelmo Tell ❦
Intrigo kaj Amo ❦
Pri la Estetika Eduko de Homo ❦
Die Huldigung der Künste ❦
La Pucelo de Orleano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La germana poeto, dramisto kaj historiisto Johann Christoph Friedrich SCHILLER [johan kristof fridriĥ ŝiler], laŭ la Fundamento (vd. FG, 16-a regulo) ŜilleroŜiller', naskiĝis je la 10-a de novembro 1759 en Marbach, kiel filo de kuracisto servanta por la virtemberga duko Karl Eugen. Tiu duko ankaŭ decidis pri la estonto de la juna Schiller, lernanto ĉe Karlo-lernejo: anstataŭ laŭdezire fariĝi teologo, li studu juron kaj medicinon. En 1780 Schiller ricevis postenon kiel regimenta kuracisto en Stutgarto.

Jam kiel lernanto Schiller verkis poemojn kaj dramojn; lia unua - anonime eldonita - dramo Die Räuber neatendite fariĝis tiel sukcesa, ke en 1782 li decidis forlasi Virtembergon kaj dediĉi sin plene al la verkado. Dum la sekvaj jaroj li suferis de sanecaj kaj financaj problemoj. En 1789 li (instigite de Goethe), kiun li ekkonis en 1788, fariĝis profesoro en la universitato de Jena, unu jaron poste li edziĝis kaj en 1799 li transloĝiĝis al Weimar, por esti pli proksima al sia amiko Goethe. Friedrich von Schiller, kiu en 1802 gajnis la nobeltitolon von, mortis je la 9-a de majo 1805 en Vajmaro.

Familiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia bopatro estis Carl Christoph von Lengefeld, lia unua filo Karl von Schiller kaj lia edzino Charlotte von Lengefeld. Lia sekretario estis Georg Gottfried Rudolph; la rilato inter la du estis tre amika. Lia bofilo estis la minejinspektisto Franz Junot kiu edzinigis la unuan filinon Caroline Schiller.

Listo de dramoj[redakti | redakti fonton]

La Rabistoj (1908)
  • Die Räuber (1781), en Esperanto La Rabistoj (1908)
  • Kabale und Liebe (1784)
  • Die Verschwörung des Fiesco zu Genua (1784)
  • Don Carlos, Infant von Spanien (1787)
  • Wallenstein (1800)
  • Maria Stuart (1800)
  • Die Jungfrau von Orleans (1801)
  • Wilhelm Tell (1804)

Listo de poemoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Al la ĝojo (poemo); La ganto (poemo). - En: Tutmonda sonoro/Publikiganto: Kalocsay, Kálmán; p. 380-385, vol. 2 (Originaloj: Ode an die Freude; Der Handschuh)
  • Wilhelm Tell: kvinakta dramo/Laŭ la versmetro de la germana originalo esperantigita de L. E. Meier. - Basel: Svisa Esperanta Societo, 1906. - 150 p.: ilustr.
  • La Rabistoj : dramo en kvin aktoj/Frederiko Schiller. El germana lingvo trad. de L. L. Zamenhof. - Parizo: Hachette, 1908/Esperantista Centra Librejo, 1928 (2-a eldono). - 144 p. - (Esperanto: Verkaro de D-o Zamenhof); Originalo: Die Räuber
  • Kanto pri la sonorilo. - Charlottenburg, 1913. - [1] folio, [6] p.; Originalo: Das Lied von der Glocke
  • Poeziaĵoj de Frideriko Schiller/trad. de kolonelo Zwach. - Vieno: Knepler, 1913. - 32 p. - (Nova Biblioteko Esperanto; 1)
  • Poeziaĵoj de Frideriko Schiller/trad. de kolonelo Zwach, kun aldono de unu originala poemo. - 2. eld. - Vieno: Wallishauser, [1928]. - 31 p. - (Nova Biblioteko Esperanto; 1)
  • La viziulo : el la memorskribaĵoj de la grafo O/Esperantigis Karl Cron. - [Vieno, 1930]. - [114] folioj; Originalo: Der Geisterseher
  • Don Carlos, Infanto de Hispanujo: drameca poemo/Esperantigis Karl Cron. - Vieno: Cron, 1931. - [136] folioj, folioj [72]-[144]; Originalo: Don Carlos, Infant von Spanien
  • La konspiro de Fiesco en Genova: tragedio respublikana/Esperantigis Karl Cron. - [Vieno, 1931]. - [118] folioj; Originalo: Die Verschwörung des Fiesco zu Genua
  • La nevo kiel onklo: komedio en tri aktoj/Trad. de Charles Stewart. - Parizo: Hachette, [s.j.]. - 53 p.; Originalo: Der Neffe als Onkel
  • La garantio, (Die Bürgschaft), tradukita de Vasilij Devjatnin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pluraj versioj de la "Himno al ĝojo" legeblas en "Literaturo en Esperanto": fare de Kalocsay Arkivigite je 2004-05-29 per la retarkivo Wayback Machine


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]